6.10. Exercice 3
Temps moyen estimé : 40 minutes
Dans cet exercice, vous devrez répondre à des questions sur les deux textes des pages précédentes. Voici de nouveau ces deux textes.
Vojaĝo al Montrealo por la Esperanto-kongreso
Mi estas membro de junulara esperantista klubo kaj mi partoprenis en la Esperanto-kongreso, kiu okazis en Montrealo. Dum preskaŭ tri horoj ni vojaĝis de Kebeko en nia aŭtobuseto kaj ne haltis, ĝis ni alvenis al Montrealo. Tie ni ankaŭ vizitis esperantistajn amikojn. Por la tagmanĝo ni manĝis sandviĉojn, kiuj estis sub la seĝoj, sur kiuj ni sidis dum la vojaĝo.
Vizito en zoologia ĝardeno
Kun miaj fratoj mi veturis per aŭto al la zoo (zoologia ĝardeno). ĝi estas ekster la urbo Granby (Kebekio*). Ni admiris tie multajn bestojn el ĉiuj kontinentoj. Al mia frato tre plaĉis la ursoj apud la enirejo. Inter la kaĝoj de la brunaj kaj blankaj ursoj estas la kaĝo de la nigra urso el okcidenta Kanado. La blanka urso el la Arkto estis ofte en la akvo. Por mi la grandaj simioj estis tre interesaj. Sen tiaj bestoj zoo ne povas esti kompleta.