6.9. Second récit et vocabulaire
Temps moyen estimé : 6 minutes
Vizito en zoologia ĝardeno
Kun miaj fratoj mi veturis per aŭto al la zoo (zoologia ĝardeno). Ĝi estas ekster la urbo Granby (Kebekio*). Ni admiris tie multajn bestojn el ĉiuj kontinentoj. Al mia frato tre plaĉis la ursoj apud la enirejo. Inter la kaĝoj de la brunaj kaj blankaj ursoj estas la kaĝo de la nigra urso el okcidenta Kanado. La blanka urso el la Arkto estis ofte en la akvo. Por mi la grandaj simioj estis tre interesaj. Sen tiaj bestoj zoo ne povas esti kompleta.
* Kebekio : état du Québec