Gerda sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris
Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja
devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale
aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas.
Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora,
sindonema hundo.
Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi
parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan
esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi?
Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas
rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li
diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"
Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj
pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi
lin. Kia plezuro!
"Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas
la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos
vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi
petas."
"Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako
panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto.
Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom
manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion
li povus fari?
"Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova
papero," la vizitanto diras.
Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la
Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis
en la dek-kvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la
epokoj, ĝis la mezo de la dek-oka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre
multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj,
ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu
internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por
la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj,
kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj
filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al
ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam
ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn,
miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la
Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj
malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ĉi papero
estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis
la trezoron.
Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur
etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras:
"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas
vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino,
adiaŭ."
Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj
forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:
"Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"