16.2. Klarigoj
Temps moyen estimé : 10 minutes
-aĉ-: donne une nuance de mépris
domo : maison → domaĉo : taudis
hundo : chien → hundaĉo : cabot
ridi : rire → ridaĉi : ricaner
-ido : progéniture des animaux
koko : coq → kokido : poulet → kokidaĵo : viande de poulet (kokino : poule)
porko : porc → porkido : porcelet (porkaĵo : du porc, porkino : truie ; virporko : verrat)
bovo : bœuf → bovido : veau → bovidaĵo : du veau ; bovaĵo : bœuf (la viande) ; bovino : vache ; virbovo : taureau
ĉevalo : cheval → ĉevalido : poulain ; ĉevalino : jument ; virĉevalo : étalon
mil naŭcent naŭdek du : 1992
dek du mil : 12 000
kvincent kvindek kvin : 555
kiu (identité) / kia (qualité)
Kiu li estas? - Jozefo : Qui est-il? - Joseph.
Kia li estas? - Bonkora : Quel genre d'homme est-il? - Un bon cœur.
Kio li estas? - Raportisto : Qu'est-il? - Un reporter.
Kiun libron vi legas? - Gerda malaperis. : Quel livre lis-tu ? - Gerda malaperis.
Kian libron vi legas? - Lernolibron. : Quelle sorte de livre lis-tu ? - Un manuel.
Notez que okazo s'utilise dans trois sens : (1) événement ; (2) cas ; (3) occasion, opportunité
Kelkaj vortoj pri la lingvo
Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto verŝajne ne estas por vi nova; ĝi estas la vorto ESPERANTO. Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ĉi lingvo, kiun vi nun lernas.
Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas shi4 jie4 yu3. Ĉu vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aŭ ĉu eble tiu granda lingvo estas via lingvo?
La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo.
Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj):
Substantivoj (o-vortoj), kiuj montras aĵojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo, …
Adjektivoj (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, kaŝa,…
Verboj (kun finaĵoj -i, -is, -as, -os, -u, -us), kiuj montras agojn aŭ situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikiĝi, …
Adverboj (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, verŝajne, fakte, kaŝe, …
Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:
Prepozicioj, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da, …
Pronomoj, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili, si, oni.
Artikolo, kiu montras konatecon: la.
Diferenco inter kia kaj kiel
Nun ni povas klarigi, kiel kia kaj kiel estas malsamaj.
Per kia oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto).
Per kiel oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto).
Kia estas via amiko? - Li estas bela.
Kiel vi manĝas? - Mi manĝas malrapide.
Ŝia vizaĝo subite iĝis ruĝa.
Kia ĝi iĝis? - Ĝi iĝis ruĝa.
Kiel ĝi iĝis ruĝa? - Subite.